- La urbo Tiĥvin kun sia 70-mila loĝantaro situas ĉe 59* 39’ de norda latitudo kaj 51* 11’ de orienta longitudo, 228 kilometrojn for de Sankt-Peterburgo kaj 590 kilometrojn for de Moskvo. Tiĥvin estis proklamita urbo laŭ ordono de Katerina la Granda en 1773.

Historiistoj asertas, ke antaŭ 1383 ĉi tie, apud la rivero Tiĥvinka ekzistis nur kelkaj duonfinnaj, duonrusaj vilaĝetoj. En la marĉoplena, arbarabunda regiono lokanoj havis du ĉefajn okupojn: ĉasadon kaj fiŝkaptadon.

Laŭlegende la ikono de Dipatrino aperis kiel ŝvebanta vizio en aero super la lago Nevo (nuna Ladoga) somere de 1383. Post iom da tempo admirantaj fiŝkaptistoj vidis, ke la ikono, ĉirkaŭita de mirakla lumo lante ekflugis orienten. Post kelkaj tagoj, la 9-an de Julio (novstile) la ikono venis al la dekstra bordo de la rivero Tiĥvinka kaj descendis tie al la gapanta popolo. La lokanoj post preĝo tuj komencis konstrui trabkapelon por la ikono. Vespere ili endormiĝis lacaj. Vekiĝinte en la sekvanta mateno, ili trovis sin en tute pura loko. La ikono kune kun ĉiuj preparitaj traboj kaj eĉ kun la forhakita splitaro translokiqis sur la maldekstran riverbordon, do mem elektis la lokon, kie ĝis nun situas Tiĥvina monaĥejo. La 9-a de Julio – la tago de apero de la miraklofara ikono – estas celebrata kiel Tago de la urbo Tiĥvin.

Do nia urbo naskiĝis kaj kreskis dank’ al la ikono de Dipatrino, kiun rusaj ortodokspreqantoj opinias miraklofara kaj treege adoras. Ekde la Granda Princo Vasilij Ioannoviĉ, vizitinta la ikonon en 1526, preskaŭ ĉiuj rusaj caroj vizitis ĝin. Dank’ al la famego de la ikono multaj grandaj rusaj urboj (Moskvo, Peterburgo, Jekaterinburgo k.a.) havas stratojn kun la nomo Tiĥvinskaja.

Tiĥvin estas fama ankaŭ pro unu el la plej grandiozaj rusaj komponistoj Nikolaj Andrejeviĉ Rimskij-Korsakov, kiu naskiĝis kaj loĝis en la urbo. Nuntempe en iama lia hejmo funkcias la muzeo, kiu ĉiusomere organizas vendredajn koncertojn kun partopreno de famaj muzikistoj. La 18-an de marto 2004 Rusio vaste celebris la 160-an naskiĝtagon de Rimskij-Korsakov.

En novembro 1941 naziaj trupoj venis al Tiĥvin de Sud-Okcidenta flanko. de la Nord-Oriento al la urbo impetadis finna armeo. Se la lasta sukcesus atingi la urbon, tio signifus fermon de la dua sieĝcirklo ĉirkaŭ Leningrado. Tio certe estus pereiga por la grandurbo. Konsiderante tion, al Tiĥvin estis direktitaj fortaj sovetaj trupoj, gvidataj de marŝalo Mereckov. Post kruelaj bataloj, la 9-an de decembro Tiĥvin estis liberigita.

Forirante el la urbo, nazioj kunprenis la ĉefan urban sanctaĵon – la ikonon de Tiĥvina Dipatrino. La ikono, trafis al ortodoksa pastro Ioann Garkalvs, kaj estis transportita en Usonon, en la rusortodoksan preĝejon de Ĉikago. Dum lastaj jaroj okazis daŭraj traktadoj inter reprezentantoj de rusortodoksa eklezio kaj la nuna jura posedanto de la ikono, la filo de Ioann Garkalvs, pastro Sergij pri revenigo de la ikono. La traktado finiĝis sukcese. La 26-an de junio 2004, la miraklofara ikono de Tiĥvina Dipatrino devas reveni al sia origina loko, en la Tiĥvinan viran monaĥejon. Tiu fakto jam nun logas amason de pilgrimantoj; la urbo fariĝas pli kaj pli vizitata de tutlanda kaj eksterlanda turistaro.

En 1975 Tiĥvin akiris ankaŭ Esperanto-klubon, fonditan surbaze de la kursoj, kiuj funkciis ekde 1972. Membroj de Tiĥvina Esperanto-Komunumo ne nur aktivas en la landa movado, sed ankaŭ havas estimindan rolon en la urba vivo. I.a. bonajn kontaktojn kun la ĝemelurboj (Herouville en Francio kaj Imatra en Finnlando) la urbo grandparte ŝuldas al la esperantistoj.

Gastama Tiĥvina esperantistaro akceptis SEJT-ojn en 1976 kaj en 1999, ambaŭfoje kun ĉ. 300 partoprenintoj. Okazis ankaŭ multego da malpli amasaj interurbaj esperantistaj renkontiĝoj.

Iamaj membroj de Tiĥvina E-klubo loĝas kaj aktivas nun en Ukrainio, Danlando, Belgio k.a., sen perdi la ligon kun la klubo.

Iom Da Faktoj de Nia Urbo

 

 

 

Hosted by uCoz